| 
				
			  Hodiaŭ, la 5an de februaro 2008, “La Ondo de Esperanto” lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estos prezentataj elektitaj
 tekstoj el “La Ondo”, krome ni proponos temajn programojn pri literaturo,
 historio, muziko.
 En la unua programo Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Andrej Peĉonkin prezentas la februaran kajeron de “La Ondo”. Aŭskultu la vortojn de
 komitatano Z, rakonton de Ela Karczewska pri la Zamenhofaj Tagoj en la
 naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto, poemojn de Ippolit Bogdanoviĉ en
 la rubriko “Rusa Antologio”, priskribon de la Unua Libro en la tute nova
 rubriko “Nia Trezoro”, kaj rezulton de la 10a Internacia Fotokonkurso de “La
 Ondo”.
 La podkasto estas aŭskultebla ĉe http://la-ondo.rpod.ru/
 (premu la sonvinjeton por aŭskulti)
 Oni povas aboni la podkastojn de “La Ondo de Esperanto”. Se vi havas “iTunes” aŭ similan programon, enmetu en la abonejo la adreson
 http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
 Bonan aŭskultadon! |