Главная » 2009 » Март » 11 » Скайп на эсперанто
13:44
Скайп на эсперанто
La sabaton 7an de marto, en la Kibercentro de La Roche-sur-Yon, dudeko
da membroj de la asocio Espéranto-Vendée partoprenis unuafoje en
eksperimento kiu konsistis rilatigi, per aŭdvida tekniko Skajpo (Skype
<http://www.skype.com/>), lernantojn de la kursoj kun
Esperanto-parolantoj el Japanio, Ĉinio kaj Brazilo. Tion faciligis la
fakto ke unu el la respondeculoj de la Kibercentro (Cybercentre de la
Roche-sur-Yon) iam interesiĝis pri Esperanto kadre de informkunveno de
Espéranto-Vendée okazinta antaŭ pli malpli dek jaroj. Lia helpemo estis
tre valora kaj kontribuis al tiu sukceso.
La unuaj interparolantoj estis s-ino Miwa GOTO, el urbo proksima de
Osako, Japanio, kaj ŝia amikino Mineko JOŜIKAŬA. Poste sekvis  An DEŜUN
(videbla ĉe Foto-albumo
<http://www.esperanto.co.kr/bbs/zboard.php?category=&desc=asc&exec=&id=gallery&keyword=cxina&page=1&page_num=20&sc=on&select_arrange=headnum&selected=&sn=off&ss=on&x=1&y=1>
de ĉinaj esperantistoj), prezidanto de Esperanto-asocioj de Pekino.
Simpatia, kaj eĉ humura kun An Deŝun, estis la dialogo. Tiu ĉi unua
sperto entuziasmigis kaj stimulis la partoprenintojn. Bedaŭrinde, pro
nekonata kialo, planita kontakto ne estis ebla kun Lucià Marder
(pseŭdonomo Karesema <http://www.ipernity.com/home/karesema>) el Porto
Alegre (Brazilo), kiu jam en 2007 travivis similan tre belan sperton kun
infanoj de ĉina lernejo (foto 1
<http://www.ipernity.com/doc/karesema/881046?from=881046&at=1193108299>,
foto 2
<http://www.ipernity.com/doc/karesema/881040?from=881046&at=1193108299>).
Baldaŭ aperos sur la retejo de Espéranto-Vendée
<http://esperanto-vendee.asso-web.com/>, kun fotoj kaj kopio de
gazetartikolo el "*Ouest-France*", raportoj, kiujn redaktis en tri
grupoj, dek lernantoj partoprenintaj en la eksperimento : Albert,
Viviane, Cécile kaj Gérard; Joseph, Chantal kaj Jean-Claude;
Marie-Claire, Martine kaj Bernadette.
Estas dezirinde ke tiaj eksperimentoj plimultiĝu. Ili ebligas al ĉiuj
lernantoj longegajn virtualajn vojaĝojn tra la mondo kaj kontribuas al
plifortigo de ilia konvinkon pri la valoro, intereso kaj utileco de
Esperanto. Tro malfrua kontakto kun anglalingvaj landoj, cele montri ke
Esperanto estas ankaŭ tie uzebla, malebligis organizi plian interŝanĝon.
La horardiferenco (plus 8 kaj 7 horoj kun respektive Japanio kaj Ĉinio;
minus 5 aŭ 4 horoj depende de la sezono kun Brazilo) povas starigi
problemon. Por eventuala estonta sama interŝanĝo, ĉi foje panamerika,
bonvenaj estos proponoj hispane- portugale- kaj angle-parolantaj landoj
de la tuta kontinento.
Категория: Новости Эсперанто | Просмотров: 1663 | Добавил: Vladimir | Рейтинг: 5.0/1
Всего комментариев: 4
4   [Материал]
Но если я взял материал в Яху, то куда я должен давать ссылку? surprised
http://groups.yahoo.com/group/reago/message/8454
- вот ссылка прямо на статью в рассылке. Зарегистрируйтесь в Яху: Вы же такой продвинутый пользователь! cool
Если не сможете, то мне придётся просить мою дочь Вам помочь. Но она сейчас уехала в Майами праздновать свой день рождения. biggrin
3   [Материал]
Вы опять даете ссылки на свой аккаунт в Яху.
Я начинаю подозревать в вас их шпиона smile
Ваша ссылка недоступна для просмотра, она внутри вашего аккаунта.
2   [Материал]
http://us.mg4.mail.yahoo.com/dc/launch?.gx=1&.rand=2uqhjtkkrfuen
А это ссылка на источник.
1   [Материал]
Виталий, вот скайп на эсперанто специально для Вас. Переговаривайтесь с японцами, китайцами, французами, бразильцами... biggrin
Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
[ Регистрация | Вход ]
5