21:22 Filmĵurnalo kaj reta kinejo de UEA | |
Iom pli frue ekfunkciis reta kinejo, kie eblas jam spekti programerojn de la aprila Malferma Tago de la CO kaj historiajn dokumentojn pri la unua IJK en 1938 kaj pri IJK kaj UK en 1959. Iom post iom oni aldonos aliajn filmojn. "UEA viva" troviĝas en http://www.youtube.com/UEAviva La reta kinejo troviĝas en http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video La aperritmo de numeroj de "UEA viva" kaj de novaj filmoj en la reta kinejo dependos de ilia populareco. Mi invitas vin regule rigardi ilin kaj diskonigi ilin! Oni povas finance subteni la produktadon de tiuj novaj servoj per donaco al la konto "video" che UEA. Koran dankon! Osmo Buller ĝenerala direktoro de UEA | |
|
Всего комментариев: 3 | ||||
| ||||