13:29 Эсперанто на олимпиаде в Рио в 2016 г. | |
Esperanto en la Olimpikaj Ludoj de Rio en 2016 La brazila movado por Esperanto mobiliziĝas por prepari kampanjon favore al la Internacia Lingvo dum la Olimpikaj Ludoj okazontaj en 2016 en Rio-de-Janeiro. Bonvena estos kunlaboro el la tuta mondo por informi sportajn mediojn kaj ankaŭ la partoprenontajn sportistojn. Bonvolu anonci vian kunlaborpretecon al Renata Ventura per malplena mesaĝo al <lernantino.cxiama@gmail.com> Retejo : http://www.olimpikoj.blogspot.com/ Jen bonega okazo por pliriĉigi, ĝis 2016, la sportan fakon de *Vikipedio* per miloj da artikoloj pri sportoj kaj sportistoj : http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Sporto Estus bone ankaŭ se aperus diverslingvaj versioj de la retejo (entuta aŭ parta traduko aŭ resumo). Esperanto ĉiam pli foren, ĉiam pli alten, ĉiam pli forte! | |
|
Всего комментариев: 5 | ||||||
| ||||||