Главная » 2012 » Март » 23 » Эсперантская весна в Томске
10:00
Эсперантская весна в Томске
Esperanto-Printempo-8 okazos en Tomsk (Rusio) la 29-an de aprilo - la 1-an de majo 2012. Cxiujn informojn pri la programo, kondicxoj, aligxo... legu en la retejo de Tomska Esperanto-Klubo:
http://esperanto.tomsk.ru/index.php/eo/
- bv rigardi la lastajn ligilojn en la maldekstra kolumno de la retejo.
Bv aligxi kaj sendi vian aligxkotizon gxis la 1-a de aprilo 2012 laux la plej favoraj prezoj. La kvanto de la disponeblaj lokoj estas limigita. Sen aligxo kaj sen pago de aligxkotizo logxloko kaj mangxajxoj ne estas garantiataj.
Категория: Новости Эсперанто | Просмотров: 3708 | Добавил: Vladimir | Рейтинг: 5.0/12
Всего комментариев: 6
6   [Материал]
Японский "профессор" чудит в Томске. Ему не нравится язык эсперанто и он собирается создадь новый международный язык. Смотрите по ссылке:
http://www.70rus.org/more/20262/
5   [Материал]
Эсперантист Владимир Афанасьевич Сибирцев представил свою книгу "Власть" на "Эсперантской Весне-8" в Томске. biggrin

... слова из Евангелия от Луки (3,21): "одни приносят "свой плод", другие не приносят этого плода, т. е. бесполезны для обществ и даже вредны (преступники, бездельники, психи, гомосексуалисты, алкоголики, мошенники и т. п.). Поэтому твоя задача очистить общество от этого человеческого мусора, который к тому же и заразен." (страница 143)
Это цитата из книги эсперантиста с 1957 года В. А. Сибирцева "Власть", которую (книгу) он представил эсперантистам на EsPrimo-8 в Томске (29.04-01.05.2012). ISBN 978-5-98218-002-5, Издательский Дом "АТКАРА", 2010.
Максим, действительно ли эти строки есть в Евангелии от Луки? И если есть, то как к этому относится РПЦ и всё христианство?
4   [Материал]
Продолжение к комментарию 14.

(dauxrigo)
Vladimir Minin faris etan esploron inter la partoprenantoj de EsPrimo-8 en Tomsk pri UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj REU (Rusia Esperantista Unio).
Inter 21 partoprenintoj estis nur 2 UEA-membroj. Iuj el la partoprenintoj auxdis ion pri UEA, sed nur malmultaj scias ion konkretan pri gxia agado. La konkludo estas, ke necesas pli vaste informi siberiajn kaj uralajn esperantistojn pri la agado de UEA.
Inter 21 partoprenintoj estis nur 4 REU-membroj. Iuj el la partoprenintoj auxdis ion pri REU kaj gxia prezidanto Grigorij Arosev, sed nur malmultaj scias ion konkretan pri la REU-agado kaj pri la agado de la REU-prezidanto. Kiam mi rakontis pri la misagado de Grigorij Arosev en REU kaj proponis esprimi nian publikan malfidon al li, pli multaj partoprenintoj sindetenis. Malpli multaj vocxdonis por esprimi la malfidon. La vocxdonintoj, kiuj sindetenis, klarigis sian decidon per tio, ke Grigorij Arosev kaj lia agado en REU ne estas suficxe konataj por ili. Tial ni decidis ne okazigi ekstervican REU-konferencon por elekti alian REU-przidanto pro la nesuficxaj vocxoj kontraux G. Arosev. Ankaux ne estis unuanimeco pri propono disvastigi informojn pri la agado de REU, cxar multaj partoprenintoj opinias, ke ne necesas fari tion, dum kiam G. Arosev ankoraux restas la REU-prezidanto. :-(
Poste okazis malgranda postkongreseto, enkadre de kiu ni resumis la rezultojn de EsPrimo-8 en Tomsk. Ni konstatis, ke cxiuj partprenintoj restis kontentaj pro la sukcesa programo. Fine okazis intelekta kartludo preferanso, kiun denove gajnis Vladimir Minin.
3   [Материал]
"Эсперантская Весна-8" в Томске прошла успешно. biggrin

En Tomsk (Rusio) sukcese pasis renkontigxo de siberiaj kaj uralaj esperantistoj EsPrimo-8 la 29-an de aprilo - la 1-an de majo 2012. Al la renkontigxo aligxis 25 personoj, sed reale partoprenis nur 21 el ili el Tjumenj, Novosibirsk, Tomsk kaj Krasnojarsk. Kvar personoj ne sukcesis partopreni pro diversaj malfavoraj kauxzoj. La programo grandparte estis tradicia. La agxo de la partoprenintoj variis de 15 gxis 77 jaroj. La alteco - de 1,55 m gxis 2,00 m...
Okazis multaj intelektaj ludoj en Esperanto. En ludo PIV-o en Esperanto ('naduvalocxka' en la rusa lingvo) partoprenis 7 teamoj. La unuan lokon okupis teamo de Rasxida kaj Aleksej Birjulin (Tomsk) kun 17 poentoj. La duan lokon - Vladimir Minin (Tomsk) kun 15 poentoj. La trian lokon - Vladimir Jurganov (Novosibirsk) kun signife malpli multaj poentoj.
Okazis interpretista konkurso el la rusa en Esperanton kun 7 partoprenantoj. La cxampiono de Uralo kaj Siberio igxis Vladimir MININ. La duan lokon okupis Aleksej Birjulin. La trian lokon - Vladimir Jurganov. Cxiuj tri venkintoj ricevis valorajn donacojn.
Esperantisto ekde la jaro 1957, doktoro pri ekonomikaj sciencoj, profesoro de Novosibirska Sxtata Universitato pri Ekonomiko Vladimir Afanasjevicx Sibircev prezentis sian lastan (ruslingvan) libron "Vivo kaj racio. Malkovritaj misteroj de la universo." kaj iom rakontis pri siaj 7 antauxaj ruslingvaj libroj. La prezentita libro estas ege interesa. Gxi temas pri la strukturo de nia tuta universo kaj meritas specialan recenzon. La koncepto de la libro donas multon novan kaj interesan al la jam ekzistanta kaj komune akceptita en la mondo koncepto. La alveturigitaj far la doktoro libroj (cx. deko) estis tuj disacxetitaj. "Vivo kaj racio..." estas tradukita kaj eldonita ankaux en la angla lingvo kaj atendas dezirantojn traduki gxin en Esperanton.
D-ro V. A. Sibircev prelegis interese ankaux pri la historio de OSER-oj (Okcidend-Siberiaj E-renkontigxoj). Okazis 49 OSER-oj en la jaroj 1968-1991. Kiu(j) okazigos la 50-an jubilean OSER-on? Li prelegis interese ankaux pri la E-fonduso en Novosibirsk.
Okazis seminario pri Su-gxok terapio far Viktor Obrazcov (Tomsk), interesa prelego pri la historio de la E-movado en Tomsk far Aleksej Birjulin (Tomsk), prelego "Vojagxu per Pasporta Servo" far Marija Donova (Krasnojarsk) kaj Katerina Arbekova (Novosibirsk), luda vespero de E-ludoj far Nadejxda Jxarnikova (Tomsk).
Okazis sportaj ekzercadoj: matena gimnastiko kaj jxonglado per tenisaj pilkoj (Konstantin Obrazcov, Tomsk), bicikladoj (Aleksandr Isxcxuk, Tomsk), lernado kaj ekzercado de dancoj (Irina Popova, Tomsk), bilardo, tabloteniso. Koncerto (E-kantoj) far Jurij Pasecxnikov (Tomsk), paroliga kurso por komencantoj (Olga Obrazcova, Tomsk), diskuto pri la E-movado en Rusio (K. Arbekova, Novosibirsk).
Konstantin Obrazcov okupigxis pri la gxenerala kunordigado, la solenaj malfermo kaj fermo, la ekskursoj en Tomsk, noktaj aktivadoj (E-babilado, E-kantado, spektado de E-kinofilmoj, intelektaj ludoj en Esperanto).
EsPrimo-8 fine estis kronita per vizito al la muzeo/metiejo de fama tomska skulptisto (kiu faras skulptajxojn el ligno) Leontij Usov. L. Usov kaj liaj skulptajxoj famas en multaj landoj de la mondo. Li mem estas ege sprita kaj populara persono en Tomsk - eble la plej fama tomskano en la mondo. Ankaux partoprenis tomska poeto Konstantin Fomin, kies malpermesitaj poemoj estis legataj en la renkontigxo. L. Usov kaj K. Fomin estis elektitaj kiel honoraj membroj de Tomska E-klubo.
(dauxrigota)
2   [Материал]
Уже завтра начинается "Эсперантская Весна-8" в Томске. Добро пожаловать! Не опаздывайте! biggrin
1   [Материал]
Восьмая Эсперантская Весна (8-я встреча эсперантистов Сибири и Урала) состоится в Томске с 29-го апреля по 1-е мая 2012 года. Вся информация о программе, условиях проживания, питания, как зарегистрироваться... находится на сайте Томского Эсперанто-Клуба:
http://esperanto.tomsk.ru/index.php/eo/
Информацию надо смотреть по последним ссылкам в левом столбце на сайте.
Поспешите зарегистрироваться и выслать взнос за участие до 1-го апреля 2012 года по самым низким ценам. Количество мест ограничено. Без регистрации и оплаты взноса место для проживания и питание не гарантируются.
Добро пожаловать! biggrin
Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
[ Регистрация | Вход ]
5