Главная » 2010 » Февраль » 19 » Газета в сети о Литве на эсперанто
15:28
Газета в сети о Литве на эсперанто
Ekde oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia  chefurbo  Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj  eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankau ne estas fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo".  legebla che http://barelo.blogspot.com/
"Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Shajnas, ke ghi estas unika en la mondo. Apenau ekzistas io simila en aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Chiu artikolo (blogero) estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51 shlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Chiuj artikoloj estas verkitaj de la autoro en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" au "Kontakto" -- pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lancho de la retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ghis hodiau (la 18an de februaro 2010 ) en ghi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s. La retgazeto meritas multe pli da atento ol ghi havis ghis nun, char pro la modesteco de la autoro ghi ne estis sufiche reklamita. La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serchu barelon sur bazara placo...".
La retadreso de la redaktoro de "Barelo”: grinanta@gmail.com
Категория: Новости Эсперанто | Просмотров: 1541 | Добавил: Vladimir | Рейтинг: 4.5/4
Всего комментариев: 3
3   [Материал]
На 5. Со мной реально пообщаться на эсперанто. biggrin
2   [Материал]
На 2. ВАУ - это верховная ассоциация ублюдков? wacko Или что-то другое? happy
1   [Материал]
Литва распространяет информацию о себе на эсперанто. Войдите по ссылке в статье и убедитесь. В этой сетевой газете можно прочитать интересные и актуальные статьи об истории, культуре, природе, искусстве, экологии, экономике, политике, энергетике, праздниках, фольклоре, фотографировании, языке, литературе, музыке, науке, спорте и многом другом интересном и занимательном в Литве. Всего можно искать по 51 ключевому слову. 5 из них относятся к эсперанто. Вообще газета не об эсперанто, а на эсперанто о самых различных темах. Есть также множество ссылок на интересные ресурсы на эсперанто в других местах в сети... biggrin
Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
[ Регистрация | Вход ]
5