Главная » 2012 » Январь » 30 » Международные экзамены на знание эсперанто
11:56
Международные экзамены на знание эсперанто
En la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) oni ekde 2009 povas trapasi ŝtate agnoskitan, unulingvan ekzamenon pri Esperanto.
Nia centro – krom respekti la preskribojn de la akreditigaj reguloj – akorde kun la vidpunktoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj de la Komuna Eŭropa Referenckadro - ellaboris la ĝeneralan unulingvan ekzamensistemon. Por ĝia ellaborado estis trastuditaj internaciaj ekzamensistemoj kaj kompreneble ni utiligis la plurjardekajn spertojn de nia propra, internacie rekonata dulingva ekzamensistemo.
La unulingva Esperanto-ekzameno trapaseblas je la sekvaj niveloj: B1 (baza nivelo)-Ŝtate akreditigita lingvoekzameno
B2 (meza nivelo)-Ŝtate akreditigita lingvoekzameno
C1 (supera nivelo)-Ŝtate akreditigita lingvoekzameno

Unulingvajn ekzamenojn pri Esperanto oni povas trapasi ne nur en la budapeŝta centro, sed ankaŭ en aliaj ekzamenlokoj en Hungario.
Unulingvajn ekzamenojn pri Esperanto oni povas trapasi ankaŭ eksterlande. Tiuj ekzamenoj - rilate la postularon, ekzamenprocezon kaj la uzatajn ekzamentaskojn - estas centprocente samaj kaj egalvaloraj al la hungariaj ekzamenoj, sed laŭ la hungara leĝo la ekzamenoj, trapasitaj eksterlande ne ebligas la samajn plifaciligojn kaj avantaĝojn en Hungario, kiujn ebligus la ekzamenoj trapasitaj en hungaraj ekzamencentroj. Krompagoj pro lingvaj konoj kaj plusaj poentoj ĉe la hungaraj universitataj enirekzamenoj riceveblas nur laŭ la ekzamenatestiloj akiritaj en Hungario.
Категория: Новости Эсперанто | Просмотров: 2689 | Добавил: Vladimir | Рейтинг: 5.0/2
Всего комментариев: 2
2   [Материал]
Здесь можно записаться на курсы преподавания международного языка эсперанто и получить диплом на право преподавания эсперанто в Евросоюзе. biggrin
http://edukado.net/novajhoj?id=241
1   [Материал]
Чтобы получить диплом о высшем образовании в Венгрии, надо сдать экзамен на знание иностранного языка. Большой популярностью для этой цели пользуется международный язык эсперанто, т. к. его выучить в десятки раз легче и быстрей, чем какой-либо другой иностранный язык. Этот экзамен признаётся во всех странах Европейского Союза. Подробнее читайте об этом в данной статье, а также на венгерском и английском по ссылке:
http://www.itk.hu/index.php?id=322&fomenu=322&lang=ept
Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
[ Регистрация | Вход ]
5