На 12. Введение к стихотворению "Malgaja" почётного члена Томского Эсперанто-Клуба и поэта Константина Фомина на международном языке эсперанто для газеты Le Monde Diplomatique:
Mi verkis miajn unuajn poeziajxojn en la jaro 2001. Ili estis spertoj kun rimoj post miaj prozaj eksperimentoj en la stilo de "auxtomata verkado". Admirantaj reehxoj de la amikoj kaj de la partoprenantoj de Tomska festivalo "Vendredoj de Cxehxov" inspiris min por plua verkado. En la jaro 2009 du tomskaj revuoj (literatura kaj "glacea") akceptas kolektojn de miaj versajxoj por aperigi ilin. La versajxoj gxuas sukcesojn. Ne havante suficxajn kapablojn por deklamadi, mi petas helpon de profesia aktoro kaj elstara skulptisto L. Usov. Kun lia kontribuo la versajxoj deklamatas sur scenejoj. En la jaro 2011, dum longa kuracado en hospitalo, venas al mi la ideo krei kaj eldoni ilustritan kolekton de poemoj. Samtempe du libroj estis enpagxigataj: "Cxaso de anaso" kaj "Konservativoj". Kaj abrupte okazas kvazaux io malversxajna en la eldonaj aferoj de la nuntempa literaturo: la direktoroj de du eldonejoj haltigas la presadon de la libroj. Cxu la statutoj de la eldonejoj ne permesas eldoni tian literaturon?! Nur kelkaj provekzempleroj estas presitaj. Kaj finfine la libroj kun terura kvalito aperas en amatora presejo. La aprezantoj de mia poezio estas senprecedence sxokitaj far tiu ekapero de la cenzuro kaj promesas helpi je sercxado de lojala presejo. La nova provo okazos gxuste tuj... 21.06.2012, K. Fomin (Tomsk, Rusio) Tradukis el la rusa Vladimir Minin
Стихотворение из запрещённого сборника стихов почётного члена Томского Эсперанто-Клуба и поэта Константина Фомина, переведённое с русского на эсперанто Владимиром Мининым:
MALGAJA
Hodiaux? Ne. Versxajne tomboj estas Felicxaj pli, ol mia viva drom'. Je nur kvaron' esprimigxanta restas Putranta mi per gxoj' en mia dom'.
Kolor' de sxangxoj estas pec' de fusxo, Scenar' de cxielarka problemar'. Fimilitisto-princ' el stultulina busxo - Auxguro de fein' el songxa mar'.
Kapablu saturitajn farbojn Dilui per likvajx-abund', Kaj penu cxiujn sorcxajn arbojn Bruligi antaux cxiu lund'...
Verkis Konstantin Fomin. Tradukis el la rusa Vladimir Minin.
Поздравление с Новым Годом на международном языке эсперанто.
Du mil dekunua forflugas en venta blovado, pli-malpli enua por mi kaj por nia movado. Kaj venkoj kaj perdoj alternis en jara rutino, sed revoj, la verdaj, plu vagas tra l’ onta destino. Do kredas ni, vantaj, ke tenas blubirdon en manoj… Ho, jaroj sekvantaj, protektu nin vivaj kaj sanaj!
Vivo, mi amas vin. Vortoj de K.Vansxenkin Muziko de E. Kolmanovskij Elrusigis K.Gusev. Vivo, mi amas vin, Kio mem certe tute ne novas, Vivo, mi amas vin Kaj pli bela vin cxiam retrovas. Glitas tago al fin', Post laboro mi laca reiras, - Vivo, mi amas vin Kaj vin vidi pli bona deziras. Multon havas mi mem: Vastan teron kaj maron lazuran. Firmas mia manprem', Konas mi amikecon plej puran. En la taga sonor' Mi ne scias kvietan momenton Pro la am' en la kor', Vivo, scias vi tiun cxi senton! Duonlumo, kaj jam Kiso en najtingalakompano, Kaj la pinto de l' am" - La miraklo de l" mondo - infanoj! Ree venas al ni Infanagxo kaj juno per ili, En la nepoj al ni Cxio nove komencos lumbrili. Flugas jaroj kaj jen: Grizaj haroj jam kovras la datojn, Rememoru kun ben', Vivo, vin defendintajn soldatojn, Kaj jubilu sen fin', Cxar la himno printempa vin vokas... Vivo, mi amas vin, Kaj esperas, ke vi reciprokas!
Над землею новым чувством веет, И призыв разносится по свету. Он на крыльях, словно легкий ветер, Облетает быстро всю планету. Не мечом - оплотом разрушенья - Он сплотить мечтает все народы, - Людям, утомившимся в сраженьях, Обещает мир он и свободу. Все, кто верит в счастье дней грядущих, Собрались под мирные знамена. Под звездой идеи всемогущей Стали мы сильнее и сплоченней. Стены недоверья вековые Разобщили страны и народы, Но сметет препятствия любые Светлая любовь - сестра свободы. Овладевши языком общенья, Хорошо друг друга понимая, Будут жить народы, без сомненья, Как семья единая земная. Полные энергии и страсти Не устанем вместе мы трудиться, Чтоб мечта, которой нет прекрасней, Для людей смогла осуществиться.
Перевел с эсперанто Семен Вайнблат, президент Одесского Эсперанто-Клуба
Остроумное стихотворение на эсперанто о переписи населения в России.
Okazo dum la censo
Verda stelo iom palas. Censo dauxras. Negxo falas. Do, registru en la listo: Estas mi esperantisto! Frauxlineto-registranto Milde pepas:" Jen demando: Kie skribi en la listo: " Estas li esperantisto!"? Frauxlineto, mi kun deco jxuras pri l' civitaneco! Skribu, kara, kun persisto: " Civitan' -- esperantisto!" Poste pensas mi kun peno Pri la etna aparteno, Kaj registras kun insisto: " Naciec' -- esperantisto!" Vica punkto simpatia -- Pri l' gepatra lingvo mia. Ja videblas ecx el disto: Estas mi esperantisto! Sekvas punktoj tute glataj Pri la lingvoj posedataj. Skribu, skribu vi sen tristo: "Estas li esperantisto!" En la list' demandoj multas... Tiu censo plene stultas! Skribu cxie en la listo: " Estas li esperantisto!" La frauxlinjo jam sen miro Sercxas vojon por eliro. De - post pord' auxdeblas moto: " Tie estas idioto!"
12 cентября 2010 г. патриарху советского, российского и украинского эсперанто-движения Анатолию Евгеньевичу Гончарову исполнилось 70 лет. Эти стихи написаны ему в подарок.
Cxi tiu versgratulo, verkita de mi (kun ioma helpo de M.Lermontov kaj K.Gusev:-) antaux du jardekoj, restas plene aktuala hodiaux:
Navigas nia Anatolo En la movada verda mar'. Esperantist' kun fera volo, Neniam restas li sen far'. Li multon lasis kaj oferis Por semi cxie kaj sen cxes'. Perturbojn cxiajn li toleris Por la komuna interes'. Li abomenas pigran dormon, Li ne kapablas je pasiv'. Li, kiel velo, sercxas sxtormon, Cxar sxtorma estas lia viv'!