Главная » 2011 » Январь » 19 » Википедия на эсперанто всё растёт
10:44
Википедия на эсперанто всё растёт
Plu kreskas la vikipedio en Esperanto

Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto -
en la 15-a de januaro - la Esperanto-vikipedio atingis 140.000
artikolojn, nome vespere de la 18-a de januaro. Nuntempe "nia" versio de
la vaste konata internacia projekto enhavas pli ol 30 milionojn da
vortoj - simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ghi
aktuale okupas lau la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun
alilingvaj versioj de la reta vikipedio. Antau la tempo de interreto kaj
rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo pri
tia projekto - tiel granda kaj tiel rapida: http://eo.wikipedia.org
Pli ol 300.000 rigardoj tage
Chiuhore estas proksimume 15.000 rigardoj al pagho de la
Esperanto-vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun
aliaj lingvoj.

WikiTrans: Automata vikipedio-traduko kun 2,6 milionoj da artikoloj

Multe pli granda ol la Esperanto-vikipedio estas la aŭtomata traduko de
la angla vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno
/GrammarSoft/ gvidata de Eckhard Bick. Che http://epo.wikitrans.net/
eblas serchi en pli ol 2,6 milionoj da artikoloj mashine tradukitaj -
kun nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla enhavo.

Chu vi shatus kunlabori en vikipedio?

La artikoloj de WikiTrans taugas ankau kiel bazo por kreado de artikoloj
en la aktuala vikipedio, se oni volas cherpi almenau parton de la enhavo
el la angla vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera
Esperanto-enciklopedio - jen eble bona komenco. Pliaj informoj trovighas
sur la bonveniga pagho
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_la_Vikipedio .

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
Категория: Новости Эсперанто | Просмотров: 2147 | Добавил: Vladimir | Рейтинг: 5.0/3
Всего комментариев: 2
1   [Материал]
Википедия на эсперанто всё растёт и растёт! В ней уже 140 000 статей. biggrin Это более 30 миллионов слов! По числу статей википедия на эсперанто занимает 26 место среди всех национальных и искусственных языков. Более 300 000 посещений в сутки.
2,6 миллиона статей из английской википедии автоматически переведены на эсперанто.
Великолепная возможность сотрудничать в эсперанто-википедии! biggrin
Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
[ Регистрация | Вход ]
5