13:09 Германское ТВ о Всемирном Молодёжном Эсперанто-Конгрессе | |
("Nokta magazino"), la unua germana televidkanalo ARD elsendis 3-minutan raporton pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, organizata inter la 18-a kaj la 25-a de julio en Liberec' (Cxehio). Laux statistikoj de ARD [1] vidis tiun raporton cxirkaux 560.000 spektantoj. La raporto elstaras ne nur pro tio, ke preparis gxin la eksterlanda redakcio de la germana ARD en Cxehio, sed ankaux pro la fakto, ke gxi estas preskaux komplete parolata en Esperanto, kun subtekstoj en la germana lingvo. Per tiu escepta sindedicxo, la redaktoro Danko Handrick, helpita de la kongresanoj Carsten Mischke kaj Gregor Hinker, celis montri al la spektantoj "vivan esperanton" - kio estas ankaux la nomo de tiu raporto. La raporto spekteblas cxe: http://www.youtube.com/watch?v=rwqJITm5xrM La nun okazanta 65-a IJK estas la unua sur la teritorio de Cxehx(oslovak)io. Atenton meritas ankaux la trilanda kunlaboro de CxEJ, GEJ kaj PEJ. Gxis nun alvenis pli ol 300 partoprenantoj. | |
|
Всего комментариев: 1 | |
| |