http://www.tejo.org/eo/node/1046TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en
Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.
Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por
homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de
Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto Asocio) kaj
ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en
Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.
...
Читать дальше »