Vladimir Minin:
> Aleksandro,
> cxu eble la angla lingvo gxenerale estas ege malklara
> kaj ambigua kompare kun la rusa kaj Esperanto?
> Ial mi cxiam havas tian cxi senton. :-(
Iusence jes. (Bedauxrinde, la lingvistika klarigo
de tia aserto estas ekstertema al tiu cxi grupo,
kvankam fascine interesa kaj diskutinda.)
Tamen, cxiun homan lingvon, kiun mi konas,
eblas uzi kaj por klare esprimi siajn pensojn
kaj por kamufli aux kasxi la pensojn, kaj por insinuacii,
kaj por bombaste skribi sensencajxojn.
Mi certas, ke vi mem povas facile trovi ekzemplojn
de tio en la tri lingvoj, kiujn vi menciis.
Amike,
-Aleksandro
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>