13:03 Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente | |
![]() Tiuj favoraj kondiĉoj allogis grandan kvanton da interesiĝantoj. Al la kongreso aliĝis pli ol 180 personoj el 37 landoj. Granda parto el la aliĝintoj havis nur marĝenan rilaton al ĵurnalismo, sed ĉeestis tamen la redaktoroj de multaj diverstendencaj esperantlingvaj eldonaĵoj, kaj ankaŭ manpleno da profesiaj ĵurnalistoj de nacilingvaj eldonaĵoj. La senpageco kaŭzis, ke ĉeestis multaj personoj, kiuj cetere malofte renkontiĝas en la sama kunveno.
La unuaj kunsidoj de la kvintaga kongreso okazis en la malnova urbodomo de Vilno. La lastajn du tagojn la kongresanoj kunsidis en eĉ pli pompaj ĉirkaŭaĵoj, en la Konstitucia salono de la litovia parlamento, kiu preskaŭ neniam estas uzata por kunsidoj de eksteruloj. En la sama ejo, kie siatempe estis subskribita la konstitucio de resendependiĝanta Litovio, nun estis farita la decido pri la registriĝo de TEĴA kiel jura persono en Litovio. Gravan rolon en la ebligo de la kongreso havis la prezidanto de la litovia parlamento, Česlovas Juršėnas, kiu favore sintenas al Esperanto. Li per afabla parolado bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono de la parlamento, kaj vespere regalis la kongresanojn per akcepto en unu el la restoracioj de la parlamento. Dum la akcepto li transdonis oficialan gratulleteron al la novelektita prezidanto de TEĴA, la litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis, konata interalie pro siaj matenaj babilprogramoj kun politikistoj.
La renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio estus unu el la konkretaj rezultoj de la kongreso. Krom Audrys Antanaitis, la estraron nun eniris Vytautas Šilas (ĝenerala sekretario), la redaktoro de Litova stelo, Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de la Ondo de Esperanto, kaj Mariana Evlogieva, kiu interalie specialiĝis pri televidaj scenarioj. El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke. La nova prezidanto de TEĴA estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Jam tuj post la ferma kunsido estraranoj de TEĴA kun Dainius Radzevičius diskutis pri eblaj temoj de kunlaborprojektoj. La planoj verŝajne konkretiĝos nur post la jura registriĝo de TEĴA, kiu kredeble povos okazi plej frue post la Roterdama Universala Kongreso, ĉar eventuale necesas redaktaj ŝanĝoj en la statuto de TEĴA por ke ĝi akordiĝu kun la litovia leĝaro. | |
|
Всего комментариев: 3 | ||||
| ||||