Sabotado de Ian Fantom — Laste modifita: 2013-03-22 13:56 La propono bojkoti du internaciajn Esperanto-aranĝojn kiuj baldaŭ okazos en Israelo estas parto de pli ĝenerala bojkotado de Israelo pro la mistraktado de homoj en la palestinaj teritorioj, kaj aparte en Gazo. En tiu kunteksto ĝi estas komprenebla. Tamen en la eksterordinara lastatempa furoro en La Libera Folio evidentiĝas io aldona al tio, io aparte malbonaŭgura, kiu devas pensigi pri la motivoj de iuj el la disputantoj. Mi unue eksciis pri la afero pere de ret-cirkulaĵo dissendita de Andreas Künzli, titolita 'Histerio kontrau Israelo'. Ĝi komenciĝis per: "En Libera Folio oni legas: 'Israelo estas ŝtato fundamente krima kaj oponinda; kaj havas la devon denunci ĝin ni Esperantistoj'". Mankis indiko de la kunteksto, aŭ informoj pri la aŭtoro, sed li kulpigis la redakcion de La Libera Folio pro "la histerio kontraŭ Israelo". Lia retcirkulaĵo daŭrigis: "Mi disvastigas mian informan agadon kaj vastigas la raportadon pri la antisemitismaj tendencoj en la Eo-vomado al chiuj registaroj de Europo, inkluzive de chiuj ambasadoj kaj la koncernaj instancoj de UN en Ghenevo. Detala raporto pri la antisemtismo en la Eo-vomado dum la 125-jara historio de la Eo-vomado estas nun preparata kaj sendota al chiuj esencaj institucioj de Europo (kaj ekster Europo)". La truko akuzi iun ajn kiu estas kritikema pri la Israela reĝimo, aŭ pri la politika cionismo, esti 'antisemita' estas, almenaŭ en mia lando, ĝenerala konata kiel ruzo. Temas pri orvela tordo de vortoj uzata de politikistoj por misfamigi kontraŭulojn. Ĉar Andreas Künzli scias, ke mi mem estas kritikema pri iuj agoj de tiu reĝimo, mi rajtas preni lian akuzon kiel personan atakon. Ĉu aŭ ne mi estas laŭ li 'antisemita', mi certe ne estas kontraŭjuda. Mi turnis min al La Libera Folio, kie mi trovis la cititan frazon. Ĝi aperis ne en redaktora artikolo, sed en komento de leganto Ferdinand Cesarano, kiu skribis ankaŭ: "Estas tute mensoge provi egaligi la kritikon pri Israelo kun la kontraŭjudismo (antisemitismo)... ekzistas neniu ŝtato kies agojn oni ne rajtas kritiki". Pri tio li absolute pravas. Tiun demandon mi pritraktis en mia novaĵletero de junio 2010, kiun mia kolego poste afiŝis sub titolo 'Ne kuraĝu kritiki Israelon; oni nomos vin antisemito'. Tie mi raportis pri la israela atako al la proviz-floteo por Gazo, kaj konkludis: "Se el tiu bedaŭrinda rakonto povus rezulti ajna bono, tio devas esti la konstato, ke oni nun povas kritiki Israelon, aŭ pli ĝuste la agojn de tiuj kiuj tiras la ŝnurojn en Israelo, sen kredeble esti akuzota pri antisemitismo, same kiel por aliaj ŝtatoj". Plue, mi skribis: "Estis lastatempe multe da parolo pri kaŝaj operacioj de la israela sekreta servo Mossad. La brita registaro protestis al Israelo pri la falsigo de britaj pasportoj en kaŝa operacio por murdi gvidanton de Hamas en Dubajo. Kreskis la senpacienco de Usono pri la traktado fare de Israelo de la homoj de Gazo". Do ĝuste kiujn Andreas Künzli volas nomi 'antisemitaj'? En la sama novaĵletero mi raportis pri elsendo en la brita televido de programero titolita 'Ene de la israela lobio de Britio', en kiu ili montris kiel la israela lobio ŝajnas uzi financan premon por cenzuri politikan opinion en Britio. Ĉiuj politikaj partioj estas implikitaj, ili diris, sed ili fokusis sur la Laborpartio kaj la Konservativa Partio. Ili raportis, ke financa subteno estis en unu okazo forprenita kiam la brita eksterlanda ministro elparolis kontraŭ Israelon. La programero montris ankaŭ kiel etiketado de homoj kiel ‘antisemitaj’ estas celkonscia strategio fare de la porisraela lobio por silenti kritikon. Ĝuste tion faras Andreas Künzli. Mi eltrovis pli frue, ke eĉ ne necesas kritiki Israelon por esti implice nomita 'antisemita' aŭ eĉ 'holokaŭsto-neanto'. La 30an de junio, 2009, mi ĉeestis la lanĉon de libro 'Terror on the Tube' [Teroro en la metroo], kiu detale dokumentas la nekongruaĵojn en la oficiala rakonto pri la teroristaj atakoj en Londono de la 7a de julio, 2005. Estis multaj provoj diversspecaj saboti tiun librolanĉon, kaj pri tio mi raportis en mia septembra novaĵletero. Tuj mi ricevis mesaĝon de unu supozata aktivulo de la veromovado, kiu jam akuzis la aŭtoron de la libro pri holokaŭsto-neado. Li skribis al mi: "Se ankaŭ vi estas holokaŭsto-neanto, tio eble klarigus vian traktiĝon en la Esperanto-societo". Mi neniam okupiĝis pri tiu demando, kaj mi faris absolute nenion por meti min je risko esti tiel etikedita. Do de kie venas tiu misfamigo? Mi malfermis la libron kaj tuj vidis, ke la kompanio kiu funkciigas la kameraan observosistemon en la londona subtera fervojo estas bazita en Telavivo, kaj estrata de eksaj agentoj de Mossad. Do iuj en Telavivo sciis precize kio okazas, dum la polico kaj politikistoj en Londono fuŝumis. Kie estas la amaso da video kiu devus ekzisti, sed kiu ne estis provizita al la publiko? La motivo malantaŭ tiu misfamigo povus esti nenio alia ol saboti la malkaŝon de informoj kiujn la publiko ne rajtis scii. Tio estis ne nur misuzo de la holokaŭsto, sed ĝi estis ankaŭ antisemita; mia kunlaboranto estis judo. Iuj komentantoj en La Libera Folio atentigis pri atencoj kontraŭ homaj rajtoj ankaŭ en aliaj landoj, kie okazis Esperanto-Kongresoj. Andreas Künzli respondis: "Kompare kun Ĉinujo, Rusujo, Vjetnamujo kaj Kubo, Israelo estas almenaŭ demokratia ŝtato, en kiu la homaj rajtoj laŭ mia scio estas grandparte respektataj". Tamen tiu distingo estas dubinda. En Britio, kiu tiom fieras eksporti sian demokration al evolulandoj kiel Irako kaj Afganio, tiu demokratio ne evidentiĝas tiel justa kiel ĝi unuavide ŝajnas esti. Kiu ajn respondecis pri tiuj teroristaj atakoj en Londono de la sepa de julio 2005, la reĝimo certe obstaklis liberan kaj justan pritrakton de tiu temo. La registaro bezonis jaron por eĉ agnoski, ke la vagonaro per kiu veturus tri el la teroristoj al Londono estis tiutage nuligita. Kaj ankoraŭ nun ne okazis jura mortenketo por la supozataj kulpuloj. Nek okazis jura mortenketo por armilinspektisto d-ro David Kelly, kiu diris al ĵurnalisto, ke la rakonto pri amasdetruaj armiloj en Irako estis troigita, kaj kiu poste estis trovita morta en cirkonstancoj kiuj kredigas al multaj, inkluzive de sendependaj medicinistoj, kaj eĉ unu registara ministro, ke li estis murdita. "Ĉar tiuj peticiantoj komplete prisilentas la teroron lanĉitan de palestinanoj dum jardekoj kontraŭ Israelo, iliaj peticioj mem valoras nenion kaj povas esti trankvile ignoritaj kaj ĵetitaj en la rubaĵujon", skribis Andreas Künzli. Do ĝuste kiu kaŭzas tiun teroron? Tiun demandon mi pritraktis en mia novaĵletero de novembro-decembro 2012.
Letero al la brita eksterlanda ministro William Hague, de Judoj por Justo por Palestinanoj, estis subskribita de 1600 britaj judoj. Ĝi komenciĝis per: "Ni skribas por esprimi nian miron pri via aserto de la 15a de novembro, kiam vi diris, ke Hamas portas la ĉefan respondecon pro la nuna krizo", klarigante, ke estas malfacile kongruigi tion kun la statistikoj de la Oficejo por Protekto de Civiluloj, kiu montras kutimon de recprokaj atakoj dum la jaro ĝis la fino de la 12a de oktobro, kun 73 palestinanoj mortigitaj, dum neniuj israelanoj estis mortigitaj. "Kvankam Israelo mortigadis militemulojn daŭre depost frua oktobro, kio ofte kondukis al rebataj raket-atakoj, de la 4a de novembro Israelo ekmortigis civilulojn surtere … Ŝajnas, ke tio estis kutimo de reciprokaj atakoj, ne iniciatado de la konfrontado fare de Hamas", daŭrigis la letero. La letero klarigas, ke tamen la plej grava afero estas malkaŝo pri la negocoj pri la pafĉeso: "La 12an de novembro la militemaj grupoj konfirmis sian konsenton ĉesigi la pafadon, kondiĉe ke Israelo ĉesigos siajn milit-agadojn kontraŭ ilin. La palestinano kiu gvidis la negociojn estis ĝuste Ahmed Jabari, kiu helpis bridi la militemajn grupojn dum jaroj, kaj kiu negocis la liberigon de Gilad Shalit kun Gershon Baskin. Israelo detruis la naskiĝantan pafĉeson per lia murdo, kaj tiam komencis siajn koncentritajn atakojn. La israela registaro tion pravigis per aludo al lia organizado de teroristaj atakoj 'dum pli ol kvin jaroj', tiel diligente ignorante la pafĉesajn negocojn. La sola kredebla konkludo estas, ke la israela registaro ne deziris pafĉeson". Do ĝuste kiujn Andreas Künzli nun nomas antisemitaj? Mia propra registaro en Britio, kaj verŝajne ĉiuj registaroj de la NATO-landoj, komplicas en tiu terorismo, per lanĉo de nepravigeblaj militoj, per obstaklado en la justa traktado de terorismaj eventoj kiaj tiuj en Londono (2005-07-07) kaj Novjorko (2001-09-11), kaj per subpremo de libera parolado. Severaj kontraŭterorismaj leĝoj estis enkondukitaj. La terorismo tamen ne estis la kaŭzo; ĝi estis la preteksto. La brita registaro eĉ uzis kontraŭterorisman leĝon kontraŭ Islandon por bloki bankajn transpagojn. Nun Britio estas sur la sojlo de sekretaj juraj kortumoj, kiuj ebligos la malaperigon de politikaj disidentoj. Kaj ĉion oni faras per ĉarma rideto, kvazaŭ nenio tia povus okazi en la ĉeflando de la demokratio. Ĉu do ni sabotu Esperanto-aranĝojn en ĉiuj NATO-landoj? En 2007 aperis en MONATO artikolo mia sub titolo 'Kial vere kolapsis la tri turoj de la Monda Komerca Centro?'. La tria turo, Konstruaĵo 7, certe falis laŭ klasika 'regata malkonstruo', kaj pro tro frua sciigo al Reuters, tiu kolapso estis anoncita de BBC 22 minutojn antaŭ ol ĝi okazis. Plue, neniu flugmaŝino trafis ĝin. Profesoro pri fiziko analizis la falon de la aliaj du turoj, kaj konkludis, ke ankaŭ en tio estis 'regata malkonstruo'. Mi klarigis en la artikolo, kiel mi venis al tiu konstato kiam mi serĉis kontakton kun eksa oficisto de la brita spionservo, suspektante, ke iu membra asocio kiun mi studis, povus esti enfiltrita. Iu leganto evidente kaptis la mesaĝon, kaj aperigis parodian antaŭan paĝon, kun vortoj ŝanĝitaj (bildo 1).
Источник: http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/sabotado |