Lingvoj kaj perforto.
Grandaj shanghoj neniam estis libervolaj. Historio de grandaj lingvoj estas historio de perforto. Chu por enigi la komunan lingvon sur la tuta Tero necesas organizi novan mondan militon? Tute ne!
Pri angla lingvo. Ne forgesu, ke tre mallargha tavolo de homoj reale eksciis ghin kiel fremdan-internacian. La aliaj ne kapablas ech kontrau granda mono kaj tempoperdo. (Kaj mi estas ekzemplo.)
Homaro venis al la punkto de Historio kiam vera LI povas esti enigita char teknike tio eblas. Sed lingvo devas esti racie konstruita, simila al Esperanto.
Tamen kio au kiuj perfortas la homaron favore al LI?
Neniam mono estis tiel "chionpova" kiel nun. Korupcio farighis tutmonda fenomeno. Vera monda kontrolo (registaro) ne ekzistas. Chion decidas monofluoj.
Abundas diversaj financaj piramidoj. Ili ne maloperos malgrau diversaj negativaj spertoj. Ili nur kreskas denove kaj denove.
Estas nur unu ebleco enigi LI-an: konstrui specialan financan piramidon. Kontrau mono homoj faros chion, ech LI-an ellernos. Sen monda nuklea milito!
Alia vojo ne ekzistas! Ech se vi persone uzos LI-an dum 24 horoj diurne, tio ne helpos, la mondo restos indeferenta!
Kiam kun granda entuziasmo mi farighis esperantisto en 1984 jaro mi tute ne estis embarisita per tio, ke E-to estas preskau nekonata al vasta auditorio kaj ech lingvistoj ne menciis ghin. Mi pensis tiel: mi vidas, ke E-to estas granda valorajho kaj al aliaj personoj necesas doni ghustan informon pri E-to kaj ili ankau entuziasmighos. Do, necesas bone propagandi.
Mi propagandis.
Ne sukcesis.
Multe pensis kaj suferis.
Legis artikolojn de Claude Piron, kiuj mildigis iom animan doloron. Nur portempe. Piron donis falsan esperon, ke malamikeco al Esperanto estas kuracebla per psikoterapio.
Ho ve! Akcepti E-ton povas nur tiuj, kiuj naskighis kun Geno de Komuna Lingvo. Ege rara geno post b-tura katastrofo, kiam dio malpermesis komunan lingvon kaj eltranghis GKL'n el homaj korpoj.
Kaj la konkludo? Simpla!
Enigi la komunan lingvon sur la tuta Tero ne eblas per kapoj au koroj. Sed nur per pugoj. Perforte kaj trompe. Mi scias kiel tion organizi.
Terpomoj en Rusio oni kalkulas kiel "dua rusa pano" (gravega nutrajho) Tamen antau kelkaj jarcentoj vilaghanoj estis batataj far de cara reghimo pro nedeziro planti terpomojn (produkto venis el Ameriko kaj estis tute fremda al vilaghanoj).
Ne eblas longe kontraustari al neevidebla veno de racia komuna lingvo sur la Tero. Sed strategio "pashon post pasho" certe fiaskis. Komuna lingvo ne elkreskos nature el realo nuna.
Realo estonta venos kiel bone preparita eksplodo.
http://mi.anihost.ru La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko
Источник: http://mi.anihost.ru |