On Apr 18, 12:45 pm, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> La lau mi esenca _mesagho_ de la Akademia decido estas jena: > > Se vi prezentas Esperanton per ikskodo, vi per tio chi rekonas, ke la > cirkonstancoj venkis Esperanton. > > Se vi skribas Esperanton kun kromsignaj literoj au lau la Fundamenta > anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u), vi rekonas, ke > Esperanto venkis la cirkonstancojn. > > Do vi mem povas decidi chiam denove, kiu lau vi venkis: la > cirkonstancoj au Esperanto. > > -- > Andreas Kueck
Dankon pro via opinio. Vi sola iomete subtenis h-sistemon. Mi defendas ghin ne pro tio ke Akademio ion decidis (A-demio por mi ne estas autoritata) kaj ne pro tio, ke ghi signifas ke "Esperanto venkis cirkonstancoj" (tio aserto estas troa), sed pro argumentoj, donitaj en mia mesagho (kiujn oni ne diskutis konkrete kaj ne rifuzis)
Z. por mi estas autoritata. Li KELKFOJE deklaris, ke li lasas la chapelitajn literojn kaj publikigos chion en H-sistemo, Tio ne okazis. Jam estis malfrue. Chapelitaj jam enradikighis. Tio estas fakto. Sed intenco de Z. estis tute klara. Li konfesis ke chapelitaj literoj estis granda eraro. Kaj postaj projektoj de LI korektis tion. Sed estis malfrue.
Nova realo venis kun Interreto. Tiu, kiu uzas chapelitaj en Interreto, CHIAM riskas, char TIU ne kapablas kontroli nek Interreto, nek komputilon de fina adresato. La problemoj abundas kaj ili estas artefaritaj en malbona senco de la vorto "artefarita" (farita pro stulteco, sed ne lau vera bezono)
Vera kompromiso jenas: libroeldonado en chapelitaj, interreta komunikado en H-sistemo.
http://mi.anihost.ru "Мир интерлингвистики Николая Михайленко"
P.S. En personaj literoj ne gravas kiel strange vi skribos, sed en publikaj forumoj H-sistemo preferindas.
Источник: http://mi.anihost.ru |