> > DUA ETAGHO DE ESPERANTO > [...] > > Ja Esperanto pli taugas por interligvistika diskuto ol angla lingvo. > > Tamen ech en interlingvistiko Esperanto ne superis la anglan. > > Bedaurinde! Pro netoleremo de samideanoj! > > Kiel tion oni devas kompreni? Ĉu esperantistoj estas netoleremaj ĉar > ili ne submetiĝas al manpleno de reformemuloj? Ĉu la angla lingvo venkis > ĉar tie la reformemuloj estis aŭskultataj? > > > > >http://mi.anihost.ru > > "Мир интерлингвистики Николая Михайленко" > > Eugenio > http://fabigen.wordpress.com
Dankon pro via demando.
Mi klarigos: tute ne necesas ke esperantistoj forlasu klasikan Esperanton, sed ili povus inviti interlingvistojn-planlingvistojn diskuti pri siaj projektoj kaj ech propagandi ilin per Esperanto. Tamen etoso de diskuto gravas. Se esperantistoj insistos ke diskuto estas vana, char en Esperantisto ni vidas la plej bonajn solvojn el tiuj, kiuj eblas, do diskuto ne okazos.
Angla superis Esperanton en interlingvistiko, kvankam angla lingvo estas achajho kompare kun Esperanto. Angla superis Esperanton en tiu senco, ke ghi estas ofte uzata en interlingvistikaj diskutoj, multe pli ofte ol Esperanto. Mi legas angle. Legas kaj ploras kaj krachas, char ne chion komprenas kaj rapide lacighas. En Esperanto mi chion komprenas kaj ne lachighas rapide.
http://mi.anihost.ru "Мир интерлингвистики Николая Михайленко"
Aldono al la admirantoj de chapelitaj literoj. http://mail.ru - la plej popula poshta servo en Rusio. Kiam vi sendas al mi leterojn kun "chapeloj" mi vidas nur "?" anst. tiuj literoj. Eble post kelkaj monatoj la problemo estos solvita kun tiu servo, sed NEPRE aperos la sama problemo en alia loko.
Komuna lingvo estas gravego afero, la tasko por la tuta homaro. Perforto de homaro per chapelitaj literoj estas STULTO. Komprenu: kio estas grava kaj kio estas malgrava, kaj ne estu stultaj.
Uzo "aux" anst. "au" ne nur stulta kaj kontraufundamenta, sed ankau abomena, kontraunatura.
Источник: http://mi.anihost.ru |