Karaj gesamideanoj, nome de tiuj geesperantistoj, kiuj vivas en la Orienta parto de Demokratia Respubliko Kongolando, precipe en Norda Kivu-provinco, ni kore salutas vin.
Karaj gesamideanoj, ni kutimas por ni skribi komunajn leterojn, sed hodiaux pro terura okazajxo, kiun ni trairas en ni provinco, ni decidis, ke ni informu la tutan esperantistaron tra la tuta mondo, por ke ni dispartigu nian suferon, kiel gesamideanoj.
Ne estas sekreto por iu karaj geamikoj. Nia provinco Norda Kivu kaj precipe en la distriktoj de RUTSHURU kaj MASISI ni trairas periodon, kiu prezentas al la tuta mondo bildon, kiu shajnas al tiu, kiu okazas en DARFURO/ SUDANO.
Vere tiuj du distriktoj farigxis alia Irako en Afriko. Cxiufoje homoj vivas sub cxiutaga bombado per pezaj armiloj. Pro tio homoj estas devigataj forlasi iliajn logxejojn, gelernantoj ne plu lernas, virinoj estas cxiun sekundon
seksperfortataj...
Karaj gesamideanoj, cxu vi scias, ke ekzistas plu tricent infanoj ( gelernantoj ) de la mezgradaj lernejoj, kiuj rifuzis farigxi metiistoj kaj batali favore al ribelantoj, kiuj ankaux rifugxigis ilin kaj suferas sen helpo, kaj inter ili estas sep gelernantoj pri Esperanto.
Gefratoj, ZAMENHOF havigis bonilon por la homaro.
La interkomprenigho pere de ESPERANTO: " Ni cxiuj farigxas gefiloj, devas dispartigi felicxon kaj malfelicxon kiel gefiloj de la samaj gepatroj. Por tio ni geesperantistoj de Rutshuru kaj Masisi distriktoj petas al cxiuj bonvoluloj, kiuj povas helpi nin, char kiel vi legas aux auxdas sur malsamaj informiloj, la situacio en Norda Kivu estas kompatinda.
Ni ne devigas al iu helpi nin, sed ni petas vian bonvolon por kontribui al la bonfarto de iu, kiun vi ne konas en la mondo kaj laux via ebleco. Certe, aliaj neregistaraj organizoj kiel la Monda Programo por la Nutrajho (world
Food Programm ), Senlimaj kuracistoj el kelkaj landoj, Karitas, kaj aliaj... jam iom kontribuis. Kial la ESPERANTO-komunumo ne povas fari gesteton favore de homoj, kiuj suferas ie en la mondo? (ne nur en Norda Kivu ).
Ni pensas, karaj gesamideanoj, ke la disvastigo de ESPERANTO ne nur okazos en luksaj domegoj kaj en belaj cxefurboj tra la mondo, kiel ni kutimas fari, sed ankaux en rifugxejoj aux en tendaroj la verda flago de ESPERANTO povas multparoli, alporti esperon kaj movi la disvastigon de ESPERANTO.
Ni vin dankas pro via bonkoreco.
Ni - geesperantistoj de Rutshuru kaj Masisi distriktoj.
N.B. Vi povas nin kontakti je tiuj retadresoj:
- VIRUNGA ESPERANTO-KLUBO (VE-K):
virungaespero@yahoo.fr - ESPERANTO-SAMIDEANO POR MUTUALISMO(E.S.M):
esperavojo123@yahoo.frNi dankas vin.