kaj vaste utiligi g'in por via informa laboro dum la jaro 2008-a. Finfine kaj UN kaj Unesko komencas diri la samon, kion ni diras de jarcento, tio estas por ni bona novaj'o.
Amike Renato
============ ========= ========= ========= ========= ========= ======== GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA, N-ro 274, 2007-12-07 ============ ========= ========= ========= ========= ========= ========
GXENERALA DIREKTORO DE UNESKO PRI LA JARO LINGVOJ
S-ro Koichiro Matsuura, Gxenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesagxon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En gxi li skizas la cxefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dedicxita ankaux la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008. UEA aperigas la mesagxon en Esperanta traduko kun la celo, ke gxi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.
------------ --------- --------- --------- --------- --------- -
Mesagxo de S-ro Koiro Matsuura, Gxenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008 ------------ --------- --------- --------- --------- --------- -
La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.
La Organizajxo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.
La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antauxeniri al dauxropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.
La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Cxiuj (EPCx) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuigxintaj Nacioj en 2000.
Kiel faktoro de socia integrigxo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malricxeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetigxo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaux nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraux HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indigxenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indigxenaj lingvoj.
Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj gxia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredajxo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antauxenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).
Tamen, en la dauxro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj -- malgraux tio ke cxiu estas regata de homgrupo kiu gxin uzas kiel cxiutagan komunikilon -- forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj gxenerale el la publika sfero.
Urgxas agi. Kiel? Per la kuragxigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al cxiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaux en la edukado, apud la rego de iu nacia aux regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaux kuragxigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aux regionan lingvon kaj unu aux du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, cxiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondigxinta mondo.
Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizajxojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj cxiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antauxenigon kaj protektadon de cxiuj lingvoj, aparte de tiuj endangxerigitaj, en cxiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.
Cxu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aux la klera medio; cxu per projektoj por savtenado de endangxerigitaj lingvoj aux antauxenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integrigxo; aux per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indigxenoj aux inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata cxie.
Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la nauxa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte tauxga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antauxenigon de lingvoj.
Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.
La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan sxancon por fari decidan antauxeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.
Koiro Matsuura
Другие материалы по теме
Источник: renato.corsetti@gmail.com |