LA UNUA BULTENO pri la tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj en Vilnius, Litovio 26 - 30. 05. 2008
Litova jhurnalista asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-jhurnalistoj en chefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008.
Cheftemo de la kongreso: "Internacia interkultura komunikado: jhurnalismo kaj Esperanto". Kongreso ankau ligighos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al proksimighantaj 1000-jarigho de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Europa kultura chefurbo en la sama jaro.
Loko: La kongreso okazos en malnova historia urbodomo de Vilnius ( str. Didzioji 31 ). Vilnius estas atingebla aviadile, trajne, buse kaj automobile.
Tempo: La kongreso funkcios la 26-30-an de Majo, 2008.Veni al la arangho preferindas jam la 25-an de Majo, 2008. Dezirantoj povos uzi semajnfinon antau la kongreso kaj semajnfinon post la kongreso. Estas antauvidite, ke duono de la tempo estos uzata por kunvenoj kaj alia duono por ekskursoj tra Vilnius kaj Litovio.
Partopreno: Al la kongreso estas invitataj chiuj nunaj kaj iamaj membroj de TEJHA ( Tutmonda esperantista-jhurnalista asocio ), chiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj jhurnalistoj ( redaktoroj de paperaj gazetoj kaj revuoj, verkantoj de artikoloj, fotistoj, ilustrantoj, jhurnalistoj de Esperanto-radioj, redaktoroj kaj jhurnalistoj de retgazetoj ) , homoj de apudaj profesioj iel rilataj al jhurnalismo - literaturistoj, verkistoj k.s. Ankau al la kongreso estas invitataj chiuj estraranoj de UEA kaj ties ghenerala direktoro. Entute ni antauvidas chirkau 100 partoprenantojn.
Programo: Estas antauvidataj prelegoj kaj diskutoj pri la cheftemo, kunvenoj de TEJHA, aliaj rilataj programeroj. Proponoj, konsiloj kaj sugestoj por la programo estas atendataj, ankau sinproponoj por prelegi, raporti pri la kongresaj temoj. Laborlingvo de la arangho estas Esperanto.
Financaj kondichoj: 1. Alighkotizo ne ekzistas. 2. Loghado en hoteloj dum la kongresa periodo estas senpaga. 3. Manghado dum la kongresa periodo estas senpaga. 4. Organiza komitato pretas plene au parte kovri vojaghelspezojn por tiuj personoj, kiuj sen financa helpo ne povus veni al la kongreso ( ghis 250 eurojn por europanoj kaj ghis 500 euroj por ekstereuropanoj ). Unue financan helpon ghuos kontribuontoj al la kongresa programo kaj tiuj personoj, kies partopreno en la kongreso estas dezirinda kaj preferinda. Pri chiu aparta kazo decidos organiza komitato.
Aligho: Per plenigo de aldonata alighilo kaj ghia sendo al Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287, Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete al litova.ea@mail.lt . Limdato por alighi estas la 30-a de Aprilo, 2008. Alighiloj riceveblas che LEA.
Loghado: En urbaj hoteloj ( Ecotel, Holiday Inn, Novotel k.s. ).
Manghado: Matenmangho en hoteloj, aliaj manghoj en lokoj anoncotaj iom poste.
Vizoj: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu anticipe en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necesos, organizantoj sendos oficialajn invitojn por la kongreso.
Aliaj gravajhoj: Fine de Aprilo - komence de Majo, 2008 chiu alighinto ricevos La Duan Bultenon pri la kongreso kun pli detalaj kaj aktualaj informoj. Aktualajn informojn pri la jhurnalista-esperantista kongreso Vi trovos ankau en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt .
Aligh-kontaktadreso: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Telefono de LEA estas +370-37-208503 ( landa kodo, urba kodo, numero ), poshtelefono estas +370 687 12219 , telefakso estas +370 37-228616. Retadreso de LEA estas litova.ea@mail.lt .
BONVENON AL LITOVIO!
Organiza komitato 05.01.2008
-------------------------------------
A L I G H I L O al la tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj Vilnius, la 26 - 30-an de Majo, 2008
( pasportajn enketajhojn kaj adreson laueble tajpu au skribu legeble per majusklaj presliteroj )
1.Nomo kaj familia nomo__________________________________________________________
2.Sekso______________ 3.Naskighdato ( tago, monato, jaro )______________________________ 4.Hejma ( poshta, koresponda ) adreso_________________________________________________
5.Telefonoj ( hejma, ofica, kun necesaj prefiksoj)________________________________________
6.Telefaksoj ( hejma, ofica)________________
7.Retadreso________________________________
8.Civitaneco kaj nacieco_____________________________________________ 9.Pasporta numero ( nur por tiuj, kiuj bezonas inviton por vizo) ____________________________
10.Profesio, specialeco________________________________________________________
11.Laborloko, studloko, posteno______________________________________________________
12.Klero, scienca grado, titolo________________________________________________________
13.Kiun E-amaskomunikilon reprezentas (au kun kiu kunlaboras)___________________________ __________________________________________________________
14.Mi kontribuos al la programo de la kongreso per_______________________________________
15.Mi proponas por la programo de la kongreso__________________________________________
16.Mi petas financan helpon por vojagho ( notu deziratan sumon en euroj )____________________
17.Mi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon_________________________________________
18.Eventuala alventago al Vilnius kaj maniero ( ekz. flugnumero, horo k.s. )___________________ __________________________________________________________
19.Eventuala forirtago el Vilnius kaj maniero ( ekz. flugnumero, horo k.s. )____________________ __________________________________________________________
20.Chu Vi bezonas tranoktejon en hotelo por la dauro de la kongreso?________________________
21.Rimarkoj__________________________________________________________
Dato de la aligho_________________________ Subskribo_________________________________
- rigardu tie kaj vi trovos ion novan chiufoje
Другие материалы по теме
Источник: litova.ea@mail.lt |