Эсперанто, были студенты, дипломы. Уникальный случай
Богатенькие американские эсперантисты хотели помочь деньгами.
переругались. От денег отказались, кафедру закрыли
> Esperanto malaperas el Budapesxta universitato...
>
> La mondfama Esperanto-fako cxe la cxefa Budapesxta universitato ELTE
malaperas. Jam antaux kelkaj jaroj oni cxesis akcepti studentojn, kaj la
lastaj du nun okupigxas pri siaj diplomlaboroj. La usona fondajxo
Esperantic Studies Foundation, ESF faris provon savi la Esperanto-fakon,
proponante financan subtenon, sed la internaj konfliktoj de la hungaria
Esperanto-movado malebligis konstruan aliron.
>
> Ekde la jaro 1966 cxe la Katedro de Gxenerala kaj Aplikata
Lingvistiko de la Budapesxta universitato ELTE (Universitato je la nomo
Eötvös Loránd) funkciis altnivela Esperanto-fako. Esperanton oni povis
studi ne kiel cxeffakon, sed kiel la unuan kromfakon.
>
> Unu el la cxefaj motoroj de la Esperanto-fako ekde 1966 gxis sia
morto en 1987 estis István Szerdahelyi. En la Budapesxta Esperanto-fako
studis multaj konataj Esperanto-aktivuloj hungariaj sed ankaux alilandaj.
>
> Post la falo de komunismo en Hungario falis ankaux la prestigxo de
Esperanto kaj la gxenerala interesigxo. Samtempe la financado de la
universitato estis striktigita, kaj antaux kelkaj jaroj la akceptado de
novaj studentoj por la Esperanto-fako estis cxesigita.
>
> Dum kelkaj jaroj la nombro de stundentoj en ELTE trionigxis al malpli
ol 10.000, kaj por sxpari monon oni decidis devige pensiigi preskaux
cxiujn instruistojn pli ol 62-jarajn. Inter tiuj estis ankaux lekciisto
de la Esperanto-fako, Iván Bujdosó, kiu igxis 62-jara en la jaro 2006.
>
> Lia maldungo signifis ankaux, ke la universitato rezignis pri la
planoj transformi la malnovan, universitatnivelan Esperanto-fakon en
novan, malpli ampleksan lingvoinstruistan programon, kiu tamen ebligus
al la studentoj ankaux estonte havi kursojn pri Esperanto kiel parton de
sia universitata eduko.
>
> Cxar la oficiala kialo por la maldungo de la lekciisto estis manko de
financado, la usona fondajxo Esperantic Studies Foundation, ESF serioze
konsideris la eblecon kontribui al la salajrokostoj por konservi la
Esperanto-programon cxe la universitato.
>
> La sekcio de aplikata lingvistiko pozitive sintenis al la propono pri
financa subteno, kaj printempe de la jaro 2007 Humphrey Tonkin kiel
reprezentanto de Esperantic Studies Foundation persone vizitis la
universitaton por diskuti la praktikajn detalojn. Tamen la dekano de la
katedro tute rifuzis renkonti lin, kaj la rektoro de la universitato ne
konsentis subskribi kontrakton pri la financa subteno.
>
> En la sama periodo kulminis la interna skismo de la Esperanto-movado
en Hungario. La nova sed mallongtempa prezidanto de Hungaria
Esperanto-Asocio, György Nanovfszky, denuncis la antauxan prezidanton
László Szilvási cxe la polico pro asertataj financaj misagoj, kaj la
tuta hungaria movado disfalis en du batalantaj frakcioj.
>
> La skismo evidente influis la etoson de la vizito de Humphrey Tonkin,
cxar unu el la tri instruistoj de la Esperanto-fako ecx ne partoprenis
la kunvenojn. Sendube la skismo ankaux malaltigis la jam nealtan
prestigxon de Esperanto ankaux en la okuloj de la universitata estraro,
kaj do nerekte kontribuis al la fina malapero de Esperanto el la programo.
>
> Intertempe la polica esplorado estis finita, financaj misagoj ne
estis trovitaj, kaj la nova estraro de Hungaria Esperanto-Asocio publike
pardonpetis (vidu
http://www.eventoj.hu/senbazaj-akuzoj-ls.htm ) al la
senkulpe akuzita eksprezidanto. Tamen la skismo ne malaperis, kaj el la
iam elstara Esperanto-fako de la Budapesxta universitato restas nur du
studentoj.
>
> - La trista fakto estas, ke ni estas la lastaj studentoj, cxar la
"kara" dekano decidis, ke la fako cxesu la funkciadon. Verdire ni ofte
sentas, ke ni estas superfluaj malgravajxoj en la okuloj de la
universitata burokratio - skribis unu el la studentoj lastatempe en
diskutlisto de hungariaj esperantistoj.
>
> ------
> La tuta artikolo - kun liberaj alparoloj - estas legebla en Libera
Folio cxe:
http://www.liberafolio.org