Филолингвия
Четверг, 25.04.2024, 03:41
Приветствую Вас Гость
 
Главная страница Информация о сайтеРегистрацияВход
Меню сайта
  • Главная страница
  • Информация о сайте
  • Новости
  • Каталог статей
  • Рейтинг статей
  • Каталог ресурсов
  • Каталог ссылок
  • Как выучить английский
  • Форум
  • Фотоальбом
  • Рефераты по языкам
  • Гостевая книга
  • TOP 100
  • Методы.
  • Методики.
  • Новости языков
  • Новости английского
  • Прямой эфир.
  • Доска объявлений
  • Гостевая книга
  • TOP 100
  • Категории каталога
    Английский язык [333]
    Молдавский язык [5]
    Арабский язык [26]
    Языки малых народов [40]
    Немецкий язык [33]
    Итальянский язык [11]
    Украинский язык [36]
    Язык эсперанто [134]
    Испанский язык [12]
    Французский язык [26]
    Китайский язык [40]
    Польский язык [2]
    цыганский язык [1]
    Русский язык [302]
    Язык Санскрит [3]
    Искусственные языки [508]
    Корейский язык [4]
    Финский язык [8]
    Церковнославянский язык [23]
    Чешский язык [3]
    Японский язык [18]
    Язык жестов [28]
    Исландский язык [1]
    Грузинский язык [1]
    Иврит [6]
    Венгерский язык [4]
    Узбекский язык [3]
    греческий язык [13]
    Норвежский язык [6]
    Ирландский язык [0]
    Шведский язык [6]
    Язык сингали. [2]
    Малайский язык [2]
    словацкий язык [4]
    Эстонский язык [3]
    Хорватский язык [4]
    Словенский язык [2]
    Турецкий язык [3]
    Латышский язык [2]
    Тайский язык [1]
    Португальский язык [4]
    Древнерусский язык [1]
    Осетинский язык [3]
    Латынь [5]
    Казахский язык [3]
    Датский язык [1]
    Гельский (Кельтский) [1]
    Монгольский язык [1]
    Международный язык [457]
    Мир интерлингвистики Николая Михайленко
    Сейчас на сайте
    Онлайн всего: 1
    Гостей: 1
    Пользователей: 0
    С днем рождения!
    olypko(71), olypko1(61), santa55(42), Гаечка(35), bonya377(40), bertam(55), юля(40), rasim(43), Kleonet(57), Haksli(57), mikaelo-che(63)
    Сегодня сайт посетили
    Система Эффективного Самостоятельного Изучения Языков
    [06.02.2019]
    Прекращение поддержки домена filolingvia.ru (0)
    [14.08.2018]
    Английский без правил! (1)
    [13.08.2018]
    Прогнозирование - это не чудо, а технология или зачем искусство стратегии тем, кто учит английский язык? (0)
    [08.03.2018]
    Тридцать два самых красивых английских слова! (0)
    [06.01.2018]
    Доброе Поздравление - 2018 от Студии Языков (0)
    [23.11.2017]
    Набор для игры "88 8опросо8" с глаголом "to buy" (0)
    [20.11.2017]
    Pushing the button - Динамика действия в реальности (0)
    [15.11.2017]
    Скачать Бесплатно Лингвокарты (0)
    [15.11.2017]
    В четверг, 16 ноября, 19.00 МСК - Интерактивная Лингвокарта. Виталий Диброва представляет новый мастер-класс на Марафоне. (0)
    [15.11.2017]
    В четверг, 16 ноября, 19.00 МСК - Интерактивная Лингвокарта. Виталий Диброва представляет новый мастер-класс на Марафоне. (0)
    [23.09.2017]
    Говорящий тренажер с "живой" Лингвокартой на 2-х языках (0)
    [20.09.2017]
    ТАВАЛЕ фестиваль: 13 - 22 октября 2017 в Харькове. Студия Языков на крупнейшем фестивале тренингов и методов развития человека! (0)
    [15.09.2017]
    You'll get the power! (0)
    [11.09.2017]
    10 лайфхаков для изучения английского каждый день (1)
    [07.09.2017]
    Прямая Линия Поддержки. (0)
    [07.09.2017]
    Второе занятие. “Лингвотренажеры - быстрый путь к беглой речи”. (0)

    Начало » Статьи » Языки мира » Язык эсперанто

    Большой брат имеет сильную поддержку

    La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo. La enorma ekrano kiu montris la tute sensulkan kaj mirinde senespriman vizaĝon de la 59-jara Putin siavice pensigis pri la Granda Frato en la fama verko de George Orwell.
    La programon enkondukas la filmreĝisoro Stanislav Govoruĥin, kiu antaŭ 22 jaroj aŭtoris la klasikan perestrojkan filmon "Tak ĵit nelzja” ("Ne eblas plu vivi tiel”). Nun li citas Solĵenicin, kiu laŭ li diris, ke Rusio bezonas ne nur liberon, sed antaŭ ĉio firman gvidon, kaj tiu firma gvidanto kompreneble estas Putin. En la koridoroj oni laŭdire poste ŝercis, ke Govoruĥin nun devos fari filmon kun la titolo "Nepras plu vivi tiel”.
    Kelkajn momentojn post la komenciĝo de la televida elsendo el la kongreso la konata rusia bloganto Rustem Adagamov tvitas: "Должен признать свою ошибку. ЕР — это не КПСС, это гораздо хуже.” ("Mi devas konfesi mian eraron. Unueca Rusio ne estas la komunisma partio de Sovetio, sed io multe pli aĉa.”)
    Se en rusia politiko eblus koincidoj, oni povus diri, ke Unueca Rusio profitis de feliĉa hazardo, pro kiu la parlamento antaŭ kelkaj tagoj konfirmis ke la prezidenta elekto okazos la 4-an de marto. Tio ebligis, ke Unueca Rusio tuj povu aranĝi sian gigantan kongreson kun 11.000 alveturigitaj partoprenantoj por konfirmi sian prezidentkandidaton, nur unu semajnon antaŭ la parlamenta elekto.
    Sed en rusia politiko malofte okazas koincidoj, kaj estas tute evidente, ke kaj la parlamenta decido kaj la partia kongreso estas reĝisoritaj por doni al Unueca Rusio laŭeble multe da helpo. Putin kaj Medvedev dum la kongreso faris ĉion eblan por klarigi, ke ajnaj bonaĵoj en Rusio kaj la tuta mondo estas la merito de Unueca Rusio. La citaĵoj tuj iĝis popularaj en la ŝtata televido, kaj sendube estos ripetataj grandkvante dum la restantaj tagoj ĝis la parlamenta elekto.
    Formale la tuta dimanĉa aranĝo estis reenscenigo de populara televidspektaklo – temas pri daŭrigo de la partia kongreso, kiu antaŭ du monatoj decidis, ke Putin denove iĝos prezidento kaj Medvedev siavice povos iĝi ĉefministro. Ĉi-foje oni spicis la supon per fermita balotado, en kiu 614 el 614 delegitoj komplete surprize voĉdonis por akcepti Vladimir Putin kiel kandidaton de la partio. Cetere estus malfacile voĉdoni por iu alia, ĉar sur la balotilo estis nur unu nomo. Ja eblas demandi sin, por kio estis bezonataj la aliaj 10.000 ĉeestantoj en la giganta sportejo, sed ja iu devas svingi la flagojn kaj skandi Rusio! Rusio! Putin! Putin!
    Neniuj koincidoj permeseblas ankaŭ kiam temas pri la rezulto de la parlamentaj elektoj. Ĉio estas kontrolata. Ekzemple okazas, ke grupestroj de altlernejaj studentoj ricevas ordonojn certigi, ke la tuta grupo voĉdonu por Unueca Rusio, ĉar alikaze ne estos konstruitaj novaj studentaj loĝejoj, avertas la lernejaj gvidantoj. Grupestroj, kiuj aldone aranĝos, ke la studentoj voĉdonu antaŭ la 12-a horo ricevos bonuson de 2.000 rubloj (iom malpli ol 50 eŭroj).
    Kaj kial oni voĉdonu antaŭ la 12-a horo? Nu, tion rakontas alia bloganto, kiu dum pli fruaj elektoj estis balotobservanto: pli proksime al la vespero oni ekkomprenas, kiu ne venos, kaj tiam eblas aranĝi, ke aliaj, fidindaj personoj uzu tiujn voĉojn.
    Foje okazas, ke la balotejaj funkciuloj telefonas hejmen al la koncernaj personoj kaj demandas, kial tiuj ne venis al la balotejo – efektive oni tion faras por certiĝi, ke ili ankaŭ ne intencas veni, antaŭ ol oni lasas iun alian voĉdoni, rakontas la bloganto. Tial en simila kazo indas diri, ke oni tute ne intencas veni – sed poste oni tamen aperu en la balotejo, duonhoron antaŭ ol finiĝos la balotado. Tiel oni havas grandan ŝancon malkaŝi la okazantan trompon, opinias la bloganto.
    Ankoraŭ unu maniero plibonigi la rezulton de Unueca Rusio estas konvinki entreprenistojn ke tiuj devigu siajn dungitojn anonci, ke ili forestos de sia hejmurbo dum la elektotago. Tiel eblas ricevi formularon kiu ebligas voĉdonadon en ajna balotejo – kaj tiam la labordonanto povas postuli al si la formularon kaj transdoni ĝin al la lokaj potenculoj, kiuj povas uzi ĝin laŭplaĉe. Jen kio okazis en la urboparto Spokojnaja gora (Trankvila monto) en Moskvo, kie la loka estro ricevis la taskon certigi, ke Unueca Rusio ricevu minimume 58 procentojn el la voĉoj.
    Ankaŭ Dio estas sur la flanko de Unueca Rusio. Pri tio ĉiukaze ŝajnas certi la aŭtoritatoj en Volgogrado (antaŭa Stalingrado). Tie distrikta estraro invitis ĉiujn pastrojn de la lokaj ortodoksaj preĝejoj al interparolo por peti tiujn konvinki siajn paroĥanojn voĉdoni por Unueca Rusio. La plej multaj okazaĵoj de tiu speco, ĉu temu pri pastroj aŭ aliaj profesiaj grupoj, restas kaŝitaj, sed ĉi-kaze unu el la pastroj furioziĝis kaj blogis pri la afero.
    Antaŭ ĉio la premo flanke de la reganta partio trafas la dungitojn kies salajro venas el la ŝtata, regiona aŭ municipa buĝeto, kaj la pensiulojn. Kiam la urbestro de Iĵevsk, Denis Agaŝin, renkontis pensiulojn, tiuj eksciis, ke ili povos ricevi pli da mono – sed nur voĉdonante por Unueca Rusio. Se Unueca Rusio ricevos minimume 51 procentojn el la voĉoj, la subvencioj al pensiulaj organizaĵoj estos altigitaj je 500.000 rubloj, se Unueca Rusio ricevos minimume 54 procentojn la altigo estos 700.000 rubloj, kaj se Unueca Rusio ricevos pli ol 60 procentojn, la altigo estos tuta miliono.
    Hazarde li estis kaptita, ĉar unu el la pensiuloj filmis lin per sia poŝtelefono, sed apenaŭ temas pri unufoja okazaĵo. Estas ĝenerale konate, ke lokaj administraj organoj antaŭ la elekto ricevas plancelojn, kiujn ili plenumu por konservi la favoron de pli altaj instancoj. Kaj neniu volas perdi la favoron, ĉar la tuta mono kaj la tuta potenco troviĝas en Moskvo, kiu kiam ajn facile povas ŝanĝi la lokajn potenculojn.
    Precize kiel la lokaj estroj plenumas sian planon ŝajnas esti ilia propra afero, sed preferinde ili ne estu kaptitaj. Sed se ili ja estas kaptitaj, ankaŭ tio ne tro gravas. La aŝfilmita urbestro Deni Agaŝin klarigis, ke li ne parolis al la pensiuloj kiel urbestro, sed kiel "privatulo”, kaj estis trafita nur de bagatela punpago de 2.000 rubloj – 48 eŭroj, hazarde precize same multe kiel oni promesis al la grupestroj de altlernejaj studentoj, por ke tiuj aranĝu, ke la studentoj voĉdonu antaŭ la tagmezo.
    Samtempe oni ne forgesu, ke relative multaj rusianoj efektive ŝatas Putinon kaj lian bandon, ĉu pro tio ke mankas alternativo, ĉu pro tio ke ili kredas je tio kion ili vidas en la ŝtata televido, ĉu pro tio, ke ilia vivo efektive iĝis pli bona dum Putin, ĉu pro kombino de la menciitaj faktoroj. Laŭ la sociologia instituto Levada 53 procentoj el tiuj, kiuj planas voĉdoni intencas doni sian voĉon al Unueca Rusio. Ja alta cifero, sed en novembro 2007, same iom antaŭ la parlamentaj elektoj, la cifero estis 66 procentoj.
    Oni povas kompreneble diskuti, kiel multe tiaj opinisondadoj efektive signifas en socio kie la gvidanta partio tute superregas la amaskomunikilojn kaj povas uzi ĉiujn potencrimedojn de la ŝtato favore al si mem. Jen kion respondis la konata Petarburga sociologo Ella Panejaĥ, kiam mi demandis al ŝi:
    - Oni povas fidi la ciferojn "supren” (neniu homo mensogos kaj asertos ke li ne subtenas Unuecan Rusion, se li efektive ja subtenas la partion), sed oni ne povas fidi la ciferojn "suben” (parto el la subteno povas esti falsa – homoj timas diri, ke ili ne subtenas la regantan partion). Alivorte: kiam la ciferoj falas, oni ne povas scii, ĉu tio estas ĉar la homoj malpli ŝatas Unuecan Rusion, aŭ ĉu simple malpli multaj dimas konfesi tion.
    Kiel rapide kaj en kiu direkto povus ŝanĝiĝi la ciferoj, se aperus serioza politika alternativo, kiu havus aliron al la ĉefaj amaskomunikiloj?
    - Ne eblas diri kio okazus pri la publika opinio lige kun ŝanĝo de reĝimo. Tio signifus tian traskuon de la kapoj, ke oni ne povas eksterpoli ion ajn. Kaj sen ŝanĝo de reĝimo, de kie povus aperi tia politika alternativo?
    Tiuj, kiuj scias la rusan, povas legi pli pri interpretado de rusiaj opiniesploroj en elstara artikolo de Ella Panejaĥ sub la titolo Рейтинг Большого брата - La subteno de la Granda Frato. La titolo denove pensigas pri la bildo de Vladimir Putin sur la enorma ekrano. Jen kion ŝi interalie skribas:
    Правильный человек на миру барину-государству старательно кланяется (ибо подозревает барина в недюжинной злопамятности и склонности к провокациям), выкидывая из головы его, барина, существование в следующую же минуту. Такому только намекни, что большой брат смотрит, и он уже готов. Не от доверия заявляет себя сторонником большого брата – как раз от недоверия.
    Ĝuste pensanta homo en publika loko zorge kliniĝas antaŭ la ŝtata moŝto (ĉar li suspektas, ke la moŝto intence provas provoki misagojn kaj eterne memoras tiujn) sed en la sekva momento la sama homo komplete forĵetas el sia kapo la ekziston de la moŝto. Al tia homo sufiĉas aludi, ke la granda frato vidas lin, kaj li jam pretas por ĉio. Ne pro fido li konfesas sin subtenanto de la granda frato – sed ĝuste pro malfido.
    Se temas pri la elektoj en la venonta dimanĉo, do la granda demando estas, ĉu Unueca Rusio sukcesos konservi sian majoritaton de du trionoj, kiu donas al la partio la ŝancon laŭplaĉe ŝanĝadi la konstitucion, aŭ ĉu la partio devos kontentiĝi je simpla majoritato. Tio siavice grandparte dependos de tio, kiom da energio oni pretas investi en plibeligadon de la elektorezulto. Ajnan praktikan signifon la rezulto malhavas.

    Источник: http://www.kniivila.net/2011/la-granda-frato-havas-fortan-subtenon/
    Категория: Язык эсперанто | Добавил: Vladimir (29.11.2011) | Автор: Калле Книивила
    Просмотров: 1771 | Комментарии: 3 | Рейтинг: 5.0 |
    Вы овладеете английским!
    • Вы верите, что всего за несколько часов можно понять, как поставить правильное произношение, не изучая долго и нудно теоретическую фонетику, а всего-лишь поймав "фокус" языка?
    • Вы верите, что за несколько часов можно понять всю систему английских времен, которую безуспешно учат годами в школе, институте или на курсах?
    • Вы верите, что вместо скучных учебников можно заниматься по Вашим любимым фильмам и сериалам, испытывая при этом восторг и наслаждение от занятий английским?
    Мы не только верим, а и твердо убеждены, так как уже сотни людей прошли по этому пути и поделились с нами своми успехами и достижениями!
    И мы верим в Вас, потому что Вы легко научились говорить на языке, который на порядок сложнее английского!
    Поэтому более простым и логичным английским Вы овладеете гораздо быстрее и легче! Конечно,если будете делать это правильно, естественным путем - моделируя носителей языка.
    Руководствуясь при этом не громоздкими правилами, а простыми и понятными визуальными моделями!


    Получите бесплатно материалы - подпишитесь на рассылку!
    Подписка на рассылку
    Никакого спама, гарантируем!


    Получите результат немедленно - приступайте к занятиям прямо сейчас!

    Получить Лингвокарты
    Никакого спама, гарантируем!

     


    Всего комментариев: 3
    3   [Материал]
    Эсперантисты, обязательно прочитайте эту статью финнского эсперантиста, чтобы правильно проголосовать на предстоящих выборах в Государственную Думу РФ 4-го декабря 2011 года. cool
    2   [Материал]
    Эта же статья финнского эсперантиста Калле Книивила на шведском о партии "Единая Россия", о выдвижении на её съезде В. В. Путина кандидатом в президенты РФ, о предстоящих выборах в ГД РФ 4.12.2011...
    http://www.kniivila.net/2011/storebrorssiffor/
    1   [Материал]
    Статья финнского эсперантиста Калле Книивила на эсперанто о партии "Единая Россия", о выдвижении на её съезде В. В. Путина кандидатом в президенты РФ, о предстоящих выборах в Государственную Думу РФ 4.12.2011...
    Ждём ваших комментариев к этой статье! biggrin
    Добавлять комментарии могут только зарегистрированные пользователи.
    [ Регистрация | Вход ]

    Подпишись на RSS ленту
    RSS лента
    Форма входа
    Рекомендуем
        

    Друзья сайта
    Статистика
    Прямой эфир
    Copyright Filolingvia © 2007-2009
    Сайт управляется системой uCoz