LA EŬROPA LINGVO Eŭropa integra procezo pli kaj pli perfektiĝas ĉiujare, do ni pli proksimiĝas al aŭtentika unuiĝo kaj konsolido de tuta Eŭropo je unu korpoparto de diversaj nacioj. Tamen estas unu kondiĉo.
Ni havas komunan himnon, flagon kaj valuton. La problemo estas nur akcepto de komuna lingvo por Eŭropo, pri kiu oni kontinuas persistajn diskutojn. Sen ebligo al ĉiuj homoj de Eŭropo facilan interkompreniĝon helpe de facila kaj neŭtrala lingvo, la eŭropaj nacioj daŭre restos por si reciproke fremdaj kaj neniam ĝisfine integriĝos.
Kiel aktuale aspektas la aferoj? Nuntempe en Eŭropa Parlamento laŭ principoj de ŝajna egaleco estas parolataj preskaŭ 40 lingvoj, ĉar krom membroŝtataj naciaj lingvoj estas allasitaj ankaŭ lingvoj de iuj minoritataj nacioj. Malgraŭ tiu egaleco ekzistas la lingvoj pli „egalaj”, kiel la: franca, germana, hispana kaj itala.
Pri ŝajna „egaleco” de ĉiuj eŭropaj lingvoj plej bone atestas la fakto, ke kiam oni kontraktas konvencion ekzemple en pola kaj angla lingvoj, do tiam estos deviga nur la angla teksto kaj la pola formas kiel ornamo.
Tiun eksterordinare komplikitan (pro tradukadoj kaj kostoj) la lingvan problemon oni penas ielmaniere solvi. Aprile de la 2004. en EP oni aranĝis voĉdonadon por elekti komunan lingvon por Eŭropo. Por voĉdono oni proponis iujn naciajn lingvojn, kiuj ricevis nepercepteblan kvanton da voĉoj. Nur por lingvo Esperanto voĉdonis la plej multo, ĉar eĉ 43% da deputitoj.
Ĉi rezultoj elvokis panikon en tre forta anglalingva, influprema politika grupo. Por malgravigi tiujn favorajn por Esperanto voĉojn, Leonard Orban la komisaro de UE pri aferoj de la multlingveco – trudas utopian koncepton pri ŝajnaj ĉarmoj kaj valoroj de la multlingveco.
Por kredindigi ĉi koncepton, li iniciatis specialan komisionon, kiun konsistigis reprezentantoj de: "British Council”, "Instituto de Goethe” kaj "Centro de Popularigo de franca lingvo kaj kulturo”, do la institucioj escepte neobjektivaj, iteresiĝintaj nur pri popularigo de siaj propraj naciaj lingvoj. Tiu neobjektiva komisiono prezentis kelkajn nerealajn konkludojn: ĉiuj eŭropanoj, por interkomunikiĝadi devus dum sia tuta vivo lerni fremdajn lingvojn kaj trakti tion kiel sportan distron.
Tamen la plej esenca postulo de tiu komisiono estas penado por prezenti verkiston Józef Konrad Korzeniowski kiel la imitindan modelon – ja gepatra lingvo por li estis la pola, sed vojaĝante tra la mondo, li sin priservis kiel tiaman dominantan la francan kaj verkis belan literaturon en la angla, ĉar li traktis ĉi lingvon kvazaŭ propran. Do ĉiuj eŭropanoj devus akcepti anglan lingvon kiel la PROPRAN.
Tia konkludo esprimplene iras renkonte al hegemoniaj aspiroj de Britio, kiu per dominado de sia lingvo ekde jardekoj certigas al si politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn influojn, do preskaŭ kolonie dependigas Eŭropon. ]
Pri la sama dominado konkuras kun Anglio – kvankam ne tro efike – Germanio kaj Francio, eĉ Hispanio kaj Italio. La pola eksministro pri kulturo Zdzisław Podkański volus, ke Pollando strebu al grupo de privilegiaj landoj. En forumo de eŭropa debato de civitanoj li proponis, ke la pola lingvo reprezentu slavajn landojn kaj restu enkalkulita kiel la vice sesa dominanta en Eŭropo. Por teni tiun dominadon oni disvastigas miton pri ŝajna unisersaleco de la angla lingvo. Ĝi estas ja mensogo, ĉar en Eŭropo anglalingve parolas nur mlmultnombra grupo da homoj, kiuj finregis tiun ĉi lingvon en nesufiĉa grado. Atingodistanco de la angla lingvo en la mondo mallongiĝas, ĉar pli multo de ekskoloniaj landoj revivigas siajn lingvojn.
La elstara lingvisto Claude Piron, kiu estis parolanta multajn lingvojn, la ekstradukisto ĉe UN, frakase opiniis pri la angla lingvo kiel homonimeca, tre malfacila en prononcado kaj skribado. Li konsideras, ke ecx multjara lernado ne garantias bonan majstradon per la angla lingvo. Tian lukson povas permesi al si nur malmultaj.
Kian problemon kaŭzas dominado de angla lingvo en la mondo, plej bone atestas ekzempla incidento kia eventis en septembro de la 2007. sur aerodromo en Vancouver, kie la polo Robert Dziekański iĝis murdita de policanoj nur pro tio, ke ne konis la anglan kaj ne scipovis kun ili inperkompreniĝi.
La ideo de Esperanto, kiel de la plej facila lingvo kaj konduko ĝin en lernejojn ankoraŭ pli multe dominas en aliaj internaciaj TTTejoj de tiu debato. Precipe en tiaj landoj kiel Germanio, Francio aŭ Britio. Eĉ la angloj, kiuj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, ĝuste – ho mirindaĵo – tre volonte lernus ĝin.
Se ni plu indiferente rigardos la provojn de trudado de la angla dominanta lingvo por Eŭropo kaj eĉ sen antaŭzorga saĝo senkritike apogos tion, do en baldaŭa estonteco ni povos dividi la sorton de indianaj popoloj, kiuj nuntempe regas nur la anglan, hispanan kaj portugalan, sed siajn proprajn lingvojn ili jam ne konas.
La artikolo aperinta en pola semajna revuo Faktoj kaj Mitoj (Fakty i Mity nr 4(516) el 28.01.2010) prilaborita de Kazimierz Krzyżak kawan1@interia.pl
Esperantigis: Edward Jaśkiewicz
Источник: Fakty i Mity nr 4(516), 28.01.2010 (Польша) |