DUA ETAGHO DE ESPERANTO
Mi volas mencii, ke ghis la morto Ludoviko Z. ne estis kontenta pri Esperanto kaj proponis reformojn en 1894 kaj 1906 jaroj
Mi bone komprenas ke en klasika fundamenta formo, malgrau siaj skorioj, E. estas pli bona ilo por internacia komunikado ol ajna nacia lingvo.
Esperanto reformi nun ne eblas pro foresto de amasa movado. Reformistoj pereos sen subteno.
Samtempe estas evidente ke strategio "pashon post pasho" ne faros Esperanto vaste uzata. Por enigi komunan lingvon sur la Tero necesas centoj miliardoj da USD kaj ruza, bone pripensita plano.
Kiam tiu mono estos preta, tiam estus stulte turmenti la tutan homaron per chapelitaj literoj, deviga akuzativo, devigaj gramatikaj finajhoj (taksio, boao, kenguruo, pederasto ...) kaj amasa uzo de siblantoj: shi, ghi, ighi, chiam, chiuj ...
Sed samideanoj ne toleros nun lingvistajn diskutojn pri alternativa projekto. Do ni parolu NE pri nova konkurenta projekto.
Ni parolu pri DUA ETAGHO DE ESPERANTO. Ne lingvo, sed laboratorio de lingvo, kie ne estos reguloj, sed rekomendoj elprovi alternativajn formojn. Libera diskuto kaj provo de neologismoj gramatikaj kaj leksikaj kun grava limigilo: reformita teksto devas resti komprenebla por ordinara esperantisto.
Samtempe por chiuj reformemuloj ni rekomendos pristudi la klasikan Esperanton por efika partopreno en diskuto. Ja Esperanto pli taugas por interligvistika diskuto ol angla lingvo. Tamen ech en interlingvistiko Esperanto ne superis la anglan. Bedaurinde! Pro netoleremo de samideanoj!
http://mi.anihost.ru "Мир интерлингвистики Николая Михайленко"
Источник: http://mi.anihost.ru |